Kara leganto,
Ni estas granda kaj diversa grupo de sciencistoj kaj akademianoj skribantaj al vi el ĉiu kontinento. Unue, ni maltrankviiĝis. Poste, ni alarmiĝis. Nun, ni teruriĝas. La tutmondaj ŝtatestroj scias pri la danĝeroj de klimata ŝanĝiĝo de antaŭ jardekoj, tamen ili ne agas konsekvence. Ankoraŭ eblas inversigi la tendencon – sed ni bezonas vin.
Neniu el la klimataj katastrofoj disvolviĝantaj antaŭ niaj okuloj estis neeskapebla. En 1992, preskaŭ ĉiuj landoj promesis eviti “danĝeran antropogenan intervenon en la klimatan sistemon”. Post 27 tutmondaj klimataj konferencoj de Unuiĝintaj Nacioj (konataj kiel Konferencoj de la Partioj, angle “Conferences of the Parties”, COPs), karbonaj emisioj estas 60% pli altaj ol ili estis en 1992. Niaj politikaj registoj katastrofe neglektas nin.
Neniu lando agas konforme al la celo de 1.5 °C, la temperatura limo proponita en la akordo de Parizo. Kelkaj el la plej riĉaj kaj plej karbonemisiaj landoj daŭre aprobas novajn kampojn de petrolo kaj gaso, subvencias fosiliajn brulaĵojn per trilionoj da dolaroj ĉiujare, kaj engaĝiĝas en detruigaj agrikulturaj praktikoj. Riĉaj landoj, kiuj plej kontribuis al la klimata krizo, pretendas ke ili povas prokrasti senkarboniĝon dum jardekoj, dum malriĉaj landoj plej suferas la impaktojn sen adekvata kompenso aŭ helpo. Tiuj kiuj postulas justicon kaj respondigeblecon estas pli kaj pli persekutataj.
Daŭrigi laŭ ĉi tiu vojo signifos netakseblan suferadon. Grandaj partoj de nia planedo iĝos neloĝeblaj, kaj estiĝos centmilionoj da rifuĝintoj, senprecedencaj malsategoj, kaj severaj politikaj konfliktoj.
Ne estas nepre kapitulaci antaŭ tia estonteco. Tamen la fenestro de ŝanco sekurigi alternativan, viveblan futuron rapide fermiĝas. La tasko estas enorma: IPCC notas ke “celi klimatfortikan, daŭrigeblan mondon necesas fundamentajn ŝanĝojn en la maniero kiel socio funkcias, inkluzive ŝanĝojn en la subkuŝaj valoroj, mondkonceptoj, ideologioj, sociaj strukturoj, politikaj kaj economiaj sistemoj, kaj rilatoj de povo.”
Tiuj profundaj, strukturaj ŝanĝoj povas plibonigi la kvaliton de nia vivo. Ni havas la perspektivon de malpli poluitaj medioj, pli sana manĝaĵo, kaj pli da tempo por la aferoj kiuj gravas. La resursoj povas esti pli bone disdividitaj – kaj ene de nacioj kaj internacie – anstataŭ akumulitaj de malmultaj je la kosto de multaj.
La solvoj haveblas. Tio kio malhelpas adekvatan agon estas nekonfeseblaj interesoj kaj enradikiĝinta povo – institucioj, korporacioj, kaj riĉeguloj kiuj profitas el la detruema stato de aferoj. Ni bezonas progresive sed rapide forigi fosiliajn brulaĵojn, tamen la estro de COP28 estas la prezidanto de petrola kompanio, kio ilustras la profundan influon de tiu enradikiĝinta povo.
Venki tiujn nekonfeseblajn interesojn necesas grandskalan mobilizon de socio. Tio okazis antaŭe: sen fortaj sociaj movadoj, ne ekzistus homaj rajtoj, virina rajto je voĉdono, semajnfinoj, ferioj, nek multe al la bonstato kiun konsiderindaj partoj de la mondo hodiaŭ ĝuas. Kaj tio povas okazi denove: civitanoj en Nederlando ĵus devigis sian registaron plani progresivan forigon de subvencioj al fosiliaj brulaĵoj, dum la popolo en Ekvadoro malebligis petrol-ekstraktadon en la Amazonia Nacia Parko Yasuni.
Tamen ni bezonas vin. Kie ajn vi estas, estiĝu klimata defendanto aŭ aktivulo. Aliĝu aŭ fondu grupojn kiuj luktas por politikoj kiuj helpas sekurigi pli bonan estontecon. Kontaktu grupojn kiuj aktivas kie vi estas, eklernu kiam ili renkontiĝas kaj partoprenu iliajn renkontiĝojn. Eklernu kia engaĝiĝo pli bone funkcias por vi kaj alparolu amikojn, familion, kaj kolegojn por diskonigi la aferon. Por krei viveblan futuron, klimata agado devas ĉesi esti io, kion aliaj faras, kaj estiĝi io, kion ni ĉiuj faras .
Kiel scientistoj kaj akademianoj, ni kredas ke nun necesas ekstari kaj engaĝiĝi en kolektiva klimata agado. Kiel miloj da homoj ĉirkaŭ la mondo, multaj el ni defendas kaj protestas por pli bona mondo en diversaj manieroj, inkluzive paca civila malobeo.
Aliĝu al ni.